(www.radicalparty.org) DOCUMENTS ON: GLOBALISATION / DOC.TYPE: LETTERS
send this page | invia questo testo


23/09/2003 | Alvoko al la Prieksterlandaj Ministroj de la Komunumo de la Demokratioj.

Al:
Shia Moshto Maria Soledad Alvear, Chilia Prieksterlanda Ministro, Prezidento;
Kunvok-grupo de la Komunumo de la demokratioj, kaj Prieksterlandaj Ministroj de Chehhio, Hindio, Malio, Meksiko, Pollando, Portugalio. Korea respubliko, Suda Afriko, Usono.

Kk: La Prieksterlandaj ministroj de Italio kaj Mongolio,
Ghenerala sekretario de Unuighintaj nacioj Kofi Annan




Temo: KOMUNUMO DE DEMOKRATIOJ CHE UNUIGHINTAJ NACIOJ

Pli ol tri jarojn post ekigo de 'Komunumo de la demokratioj', ni pluesperas, ke asocio de shtatoj kunagantaj por tutmonde protekti kaj plifortigi demokration kaj hom-rajtojn, konsistigus grandan promeson por antauhenpusho de demokrata evoluo kaj respekto de hom-rajtoj, kaj por garantii internaciajn pacon kaj sekurecon.

Ni ankauh estas konvinkitaj, ke Unuighintaj nacioj, kiaj konceptitaj en la Un-Charto, pluestas institucio fundamenta por realigi tiun vizion. 'Komunumo de la demokratioj' (Dk) devus labori kun la plej gravaj organoj kaj agentejoj de Unuighintaj nacioj por garantii, ke Un ighu la tutmonda forumo por ke respektado de demokrataj principoj ighu internacia normo.

Tiucele, ni urghas la Prieksterlandajn ministrojn de la Kunvok-grupo renkontighontajn en Novjorko 2003-09-26, jene pashi:

· Starigi konstantan Demokrati-grupon che Un (Undg) por antauhenpushi la valorojn de demokratio kaj de hom-rajtoj en la Un-sistemo. Undg kunvenus por kunordigi internacian subtenon de la klopodoj de shtatoj-anoj por plifortigi "demokratan regadon", fortikigi hom-rajtojn kaj antauhenpushi demokratajn praktikojn per Un-sistemo
· Undg devus difini procedurojn por regadi sian agadon. Lauh tiuj procedur-reguloj, Undg-n devus kunvoki la Prezidento de la Kunvok-grupo dum la sesioj de chiuj plej gravaj organoj de Unuighinta nacioj okupighantaj pri temoj koncernantaj antauhenpushon de demokratio kaj hom-rajtoj (Ghenerala asembleo, Komisiono pri hom-rajtoj, Ekosok, ktp). Kunvenoj de la Demokrati-grupo devus okazi ankauh lauh regiona bazo, kiel integra parto de la region-nivela realigo de la Seula Agad-plano, kaj devus esti kunvokitaj de la Shtatoj anoj de la Kunvok-grupo apartenantaj al la respektivaj regionoj.

· Interkonsenti, ke partopreno en Undg de Un estu rezervita al la Shtatoj kiuj estis formale invititaj plenrajte partopreni en la Seula kunveno de la Komunumo de la demokratioj. La Kunvok-grupo konstante gardu respektadon de la kriterioj aprobitaj por allasi anighon en Komunumo de demokratioj por garantii, ke la demokratiighantaj shtatoj ghin eniru, kaj ke la retroirintaj estu elmetitaj el la Komunumo de la demokratioj, kiel oni interkonsentis en Seulo.
· Undg kaj Dk-kunvok-grupo devus komenci regulajn renkontighojn chiauhtune por ekkonsideri jenajn specifajn temojn

* Sin devontigi kunvoki kunvenon de la Demokrati-grupo dum la venonta sesio de Komisiono pri hom-trajtoj por difini komunan ag-temaron kiu fortigivas aplikadon kaj garantion de fundamentaj politikaj kaj civilaj rajtoj per tiu Un-organo.
* Subteni restrikton de la anighebleco en la Un Komisionon pri hom-rajtoj al tiuj Shtatoj kiuj montris respekton por demokratio kaj hom-rajtoj.
* Prilabori kunordigitan respondon al la alvoko de la Ghenerala Un-sekretario Kofi Annan por provizi pluan financadon al la Un-a Fako pri elektad-asisto.
* Kunlabori kun la Tutmonda konferenco de la demokratioj novaj kaj restarigitaj, nun prezidata de la Mongolia registaro.
* Subteni la rezoluciojn pri antauhenpusho de la demokratio enkondukotajn dum la chi-auhtuna Ghenerala asembleo de Un.

Renkontighante en Seulo en 2002, la Registaroj partoprenantaj en la proceso de la Komunumo de la demokratioj, interkonsentis antauhenpashi pri aro da aliaj temoj, gravaj por solidigi demokration tutmonde. Tiuj temoj estas, ekzemple, plibonigo de la kolektiva respondo kontrauh minacoj al demokratio, antauhenpusho de edukado al demokratio kaj malpliigo de malricheco. Ni kredas, ke estas la tauhga momento por novan atenton kaj pluajn rimedojn alporti al tiu vivinflua celaro. Ni urghas Kunvok-grupon prilabori ag-procedurojn, ekde tiuj devontigoj, dum la monatoj ghis la venonta renkontigho de la Komunumo de la demokratioj, okazonta en 2005. Krome, ni urghas Kunvok-grupon prikonsideri plivastigon de sia konsisto por garantii, ke la grupo estu ech pli vaste reprezenta de la plej elstaraj tutmondaj demokratioj.

Respektoplene.

Emma Bonino, Euhrop-parlamentano, Transnacia radikala partio
John Brademas, Emerita Prezidento, New York University
Lee Feinstein, Fmr Principal Dep. Director Policy Planning, Department of State, Usono
Morton Halperin, Direktoro, Washington Office, Open Society Institute
Louise Kantrow, Ag-direktoro, International League for Human Rights
Don Kraus, Plenum-direktoro, Campaign for U.N. Reform
Hryhoriy Nemyria, Chairman, International Renaissance Foundation, Ukraine
Marco Pannella, Euhrop-parlamentano, Transnacia radikala partio
Ted Piccone, Director, Democracy Coalition Project
Kenneth Roth, Executive Director, Human Rights Watch
Richard Rowson, President, Council for a Community of Democracies
Nancy Soderberg, Former U.S. Ambassador
George Soros, Chairman, Open Society Institute
Sergio Stanzani, Prezidento de Transnacia radikala partio
Jennifer Windsor, Executive Director, Freedom House
Ahmed Ziauddin, Profesoro, Convenor, Asian Network for the Icc
OTHER LANGUAGES
Appeal to the Ministeries of Foreign Affairs of the Community of Democracies
Lettera ai Ministri degli Esteri della Community of Democracies