(www.radicalparty.org) DOCUMENTS ON: INTERNATIONAL LANGUAGE / DOC.TYPE: EVENTS/DEMONSTRATIONS
send this page | invia questo testo


07/12/2003 | Por la eŭropa lingva federalismo Komuniko de Giorgio Pagano okaze de la eŭropa radikala kunveno ”Por la eŭropa federacia reformo”

En la Manifesto de Ventotene iomete da tempo antaŭ la fama elpaŝo, en kiu oni klarigas kio estas la dividolinio inter la progesemulaj kaj la reakciulaj partioj, ni trovas alineon en kiu antaŭprezentiĝas la rolo, kiun devus ludi la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo rilate al la makrocelo de internacia unuiĝo, t.e. de la Uniĝintaj Ŝtatoj de la Mondo.

Tiu alineo tiele recitas: “kiam, superinte la horizonton de la malnova kontinento, oni ekvidos la aron de ĉiuj popoloj kiuj kune konsistigas la homaron, necesas rekoni ankaŭ ke la eŭropa federacio estas la sola konceptebla garantio pere de kiu la raportoj inter la aziaj kaj amerikaj popoloj povos plenumiĝi sur bazo de paca kunlaboro, atendante pli malproksiman estonton, en kiu la politika unio de la tuta globo iĝos ebla.

Spinelli, Rossi kaj Colorni, do, atribuas al la eŭropa federacio fundamentan ĉarniran rolon inter Okcidento kaj Oriento, garantian rolon por ke la roportoj inter la du hemisferoj ne estu konfliktaj.

Post 63 jaroj ekde tiu manifesto estas evidenta al ĉiuj la diferenco inter tiu antaŭfigurado kaj la nuntempa eŭropa politika mizero. Politika misero kiu vidiĝas kiel sola ebleco de sia estonto en iu Traktato kiu starigas Konstitucion por Eŭropo, en kiu la vorto federalismo ne ekzistas eĉ erare.

Kaj se granda malsameco ekzistas inter antaŭfigurado kaj realo de la procezo de eŭropa unuiĝo, ia eraro ie estas serĉenda ĝuste ekde tiu Manifesto.

Mi opinias ke ni radikaluloj tiun elserĉon ne nur faris, sed ke ĝi eĉ kroniĝis pere de la ĝusta solvo, kiun ni trovis. Tio okazis kiam Guy Heraud, unu inter la plej grandaj spertuloj pri eŭropa federalismo, en sia referaĵo al la 36.a Kongreso de la radikala Partio, en 1992, klarigis al ni kial, koncerne la Unuiĝintajn Ŝtatojn de Eŭrropo, pli multe taŭgas al ni celi ilin helpe de la lingva federalismo inter la Ŝtatoj kiuj, en Eŭropo, estas lingve kaj kultere rimarkinde heterogenaj politikaj estaĵoj.

La historia federalismo, tiu, por kompreniĝi, kiun koncernas la Manifeston de Ventotene, -diris tiam Heraud – havas neniun nocan efekton en unulingva Federacio (kiaj Usono, Germanio aŭ Aŭstralio), tamen, en plurlingva Federacio (Svislando, Kanado), ĝi kuniĝas kun multaj lingvoj kaj, la Federacio, respektema je la kompetentecoj de siaj membroj, ne kapablas defendi ilin tiom, kiom oni devus.

Tiu ĉi estas la ĉefa kialo, pro kiu oni sentas sin devigata proponi eŭropan Federacion, kiu devus esti lingva federacio. “Lingva Federacio, en kiu la rolo de federacia lingvo estis asignita ankaŭ de Heraud al Esperanto pro ties neŭtraleco. “Fakte – daŭrigis la elstara Profesoro pri Juro – se ĉiuj eŭropanoj alprenas kiel duan lingvon la anglan, ili metas sin ipso facto en situacion de lingva kaj kultura duonkoloniado. Kiam tuta popolo alprenas la saman fremdan lingvon, ĝi jam iris duonon de vojo al bastardiĝo kaj asimiliĝo.”

Ekde tiam, la internacilingva perspektivo, kiun celis pluraj radikalaj kamaradoj, laŭgrade fortiĝadis, ne tiom rilate al politika forto – ĝis hodiaŭ tute maladekvata – kiom rilate al la kialoj de tiu federalisma elekto de la lingvo.

Dum Heraud parolis pri “irado al bastardiĝo kaj asimiliĝo”, la usona lingvisto Michael Kraus, ĉirkaŭ en la duono de la 90aj jaroj, denoncis la fakton ke tio, kio estis realiĝanta en la mondo, estis paroksisma akcentado de lingva morteco kies kaŭzoj estas, jen la vortoj de Kraus: “vera kaj propra genocido, ekonomia kaj socia detruo de la vivmedio, delokadoj, demografia submergado, lingva malaperigo pere de deviga asilimilo aŭ lingva edukado, elektronika bombado de amaskomunikiloj, precipe tiu de la televido, nova nekalkuleble pereiga armilo iu nervina kultura gazo.”

Lingvo-kultura genocido, kiun, laŭ statistiko, la usona lingvisto aŭdacas indiki je la 90-95% de la homa heredajxo ene de la XXIa jarcento.

Tiu alarmo, intertempe, farigxis konscio de la Organizo de la Unuiĝintaj Nacioj kiuj, pere de UNESKO, eldonas regule “Atlason de la endanĝerigitaj aŭ jam malaperintaj lingvoj”.

En la 2001a versio de tiu atlaso oni atentigis ke la mortaj aux mortantaj lingvoj de la eŭropa kontinento sumas je 128.

Al tio aldoniĝis, en la lastaj 2-3 jaroj, ankaŭ denonco pri la propra lingva esprimilo kaj la konsidero rilate al la solvo de esperanto, fare de la samaj angloparolantaj amaskomukiloj: de Economist, al The Independent, al Guardian, al News Week.

Tiuj denoncoj baziĝas sur la fakto ke, kiel ajn oni ĝin komprenu en iu globala demokrata perspektivo, la angla estas malfacila; ĝi estas imperialisma, en la senco, ke - kiel recitas la Economist – ĝi havas kiel praktikan rezulton tiun de la konstruado de tutmonda Imperio de la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Nord-Ameriko; ĝi detruas la lingvojn kaj la lingvan merkaton – The Independant parolas pri “lingvicida” angla lingvo -; ĝia sekvo estas igi kulture ĉiam pli ignorantaj kaj malpli kompetentaj en la aliaj lingvoj la angleparolantajn mem, kiuj ne plu lernas la lingvojn.

Nu, konsiderante la ja fine historian malsukceson de ĉiu ajn rimedo je lingva protektado (oni vidu plejunue tiun adoptitan de la franceparolantaj) oni indikas kiel pozitivan kaj nepre celendan perspektivon tiun de esperanto.

Ne utilas silenti pri la fakto, ke landoj kiuj adoptis kiel gravegan punkton de sia eksterlanda politiko kaj de ekspansio de siaj ekonomioj, eĉ pro ilia esenca monolingveco, certe ne estos la plej fidindaj defendantoj de la multlingvco.

Ĉefe ĉar ili estas dividitaj inter la ideala tensio al demokratio kaj al naciaj avantagxoj en tiu kampo.

Eĉ se, en la ĉefa amerika trajto, tiu de la pragmatismo, jam realiĝis historia aligxo al la esperantista oportuno: mi parolas pri la fakto, ke, dum la sesdekaj jaroj, por igi pli kredeblaj siajn soldatajn ekzercadojn, la usona armeo uzadis esperanton kiel lingvo de siaj soldatoj kiuj ludis la rolon de la malamiko: unuvorte se vi devas ekzerciĝi por mortigi iun, tiu ekcerzo fariĝas ege pli malfacila se tiu, kiu estas vidalvide antaŭ vi kiel malamiko parolas vian saman lingvon kaj, se soldatoj devas lerni lingvon malsaman ol la angla, memkompreneble oni devas elekti nepre la plej simplan inter tiuj, kiuj disponeblas sur la merkato.

Estas Eŭropo de la plilarĝiĝo kiu, en perspektivo de 20 uficialaj lingvoj kaj post fiasko de plurlingvismo – mortpafita en tio kion ni povus difini la Milito de la Lingvoj -, povas kaj devas trovi la vojon al demokrata firmigo de internacia komunikado kaj la padon al lingva federalismo.

Aktivante netan apartigon inter la neceso kiu apartenas al la transnacia komunikado kaj la kulturaj postuloj de la lernado de iu fremda lingvo por la plezuro kaj la volo studi ĝin: malantaŭ la koncepto de internacia lingvo devas esti la ideo de lingvo kiu utilas protekti ĉiujn, sen ia ajn diskriminacio, en la transnacia komunikado.

Se mi diras ĉiujn, mi intencas substreki ĉiujn: temas pri iu lingvo simpla kiu povas esti ellernata dum la tempo de la deviga lernejo sed, ankaŭ de tiuj kiuj la devigan lernejon jam antaŭ kelka tempo forlasis, iu speco de publika lingvo (same kiel ekzistas publika lernejo aŭ sanitara servo, en la senco por ĉiuj), pri lingvo de socia komunikado kiu ĝuste, ĉar publika kaj socia, ne apartenas al iu ajn “privata” lingva sistemo (en la senco de etna lingvo, kiel la franca, angla, japana …) nek donas privilegion al pli riĉa tavolo aŭ al pli potenca popolo. La koncepto de fremda lingvo devas denove esti tiu de sana kaj humanisma studo por la kono de kulturoj kaj de popoloj: ne - kiel oni ĝin distordas hodiaŭ-mi devas studi la anglan por trovi laboron-, sed, ekzemple,- mi volas studi la araban, ĉar igas min scivolema tiu ĉi kulturo tiiom malsimila al la mia.- Tiamaniere oni liberigus la merkato de la lingvoj de cxiuj monopolaj kaj monipoligaj barajxoj kiuj sufokas la diversecon kaj la liberon.

Al tio aldoniĝas fundamentaj konsideroj ligitaj al nia ekonomia evoluigo. Kun la estrado de la Nobelpremiito pri ekonomio R. Selten en la libro verkita de pluraj fakuloj “La kostoj de la eŭropa lingva (ne)komunikado” ni antaŭvidis kiuj estas, jam nun, antaux la plilarĝiĝo, la kostoj kiujn la civitanoj devas pagi por sia lingva ne-komunikado.

Ni denoncis ĝin al la Unio kun dek unu lingvoj, vi povas imagi kio ĝi povas esti por Eŭropo kun dudek lingvoj. La elspezo atingas preskaŭ la duoblon de la civitanoj de la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Nord-Ameriko.

Tio kion nun oni devas konsideri nepre bezonata estas, ke sen iu uficiala komuna lingvo de la Unio la movebleco, la ekonomio, la laboro de centoj da milionoj de eŭrocivitanoj estas blokita. La sistemo Eŭropo povas turniĝi nur minimume, droni, estingiĝi implodante.

Post la enkonduko de Eŭro se oni volas konstrui Eŭropon kiu ne estu ĉiamdaŭra politika nano, oni devas doni la plej altan prioritaton al la enkonduko de la Internacia Lingvo, lingvo de la eŭropaj publikaj servoj, komunaj al ĉiuj (kaj ne, aparte al la angloj!) kaj kiu de ĉiuj povas esti sentata kiel la propra konservante, samtempe, la gepatrajn lingvojn de ĉiuj.

La grava politika eraro de la eŭropa federalisma Movado kaj ĝenerale de la eŭropaj federistoj estis efektive tio: ne esti kompreninta, ke sen iu “federacia lingvo” la eŭropa federacio ne estus povinta (kaj ne povos) naskiĝi pro la simpla kaŭzo, ke centoj da milionoj da personoj, eĉ povante ideale aliĝi, fakte estas lasitaj ekstere.

Kelkaj numeroj? Estas pli malpli 180 milionoj, inter 450, la homoj kiuj en Eŭropo posedas apenaŭ studtitolon kiu estas donita de la deviga lernejo.

Sen la politika nervo de eŭropa federacia lingvo la nuntempa nia slogano “Por la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo kaj de Ameriko” riskas havi ununuran perspektivon, tiun indikitan de Alberoni en iu malnova artikolo de 1987a en “Corriere della Sera”.

En ĝi la sociologo demandis al si: nu, se Eŭropo estas tiom malkapabla preni sur la ŝultroj sian estonton, se ĝi estas tiom senvertebra, kial ĝi ne aliĝas rekte al la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, tiamaniere ni povus

konkuri en la elekto de tiu Prezidento?



Mi estas certa ke al la amerikanoj tute ne plaĉas la senvertebruloj, ke la malsukcesintoj Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo ne povas aspiri fariĝi pluj steloj de la usona flago. Mi opinias ke ĝi estas suicida prodaĵo. Mi kontraŭe opinias ke ni devas strebi iĝi, esti la amerikanoj de Eŭropo, kaj hodiaŭ, esti amerikano de Eŭropo signifas esti esperantisto.

Ekde ĉi tie originas la eŭropa kontribuo, pozitiva kaj ne parazita, al konstruado de la Unuiĝontaj Ŝtatoj de la Mondo, tuj kapti la okazon salti per du piedoj en la teleron de la tutmonda Organizo de la demokratio kaj de la demokratioj.

OTHER LANGUAGES
PER IL FEDERALISMO LINGUISTICO EUROPEO. Comunicazione di Giorgio Pagano al Convegno radicale europeo:“Per la riforma federalista europea”