(www.radicalparty.org) DOCUMENTS ON: IRAQ / DOC.TYPE: APPEALS/AND RELATED TO |
send this page | invia questo testo |
11/12/2003 | Deklaro de Romano Prodi pri kandidatigo de Emma Bonino al posteno de 'Elstara Un-komisionanino pri hom-rajtoj'. |
Pri kandidatigo de Emma Bonino al posteno de 'Elstara Un-komisionanino pri hom-rajtoj', la prezidanto de Eu-komisiono Romano Prodi eldiris jenan deklaracion:
"Mi treege favore bonvenigis kandidatigon de Emma Bonino al posteno de 'Elstara Un-komisionanino pri hom-rajtoj'. Danke al sia sperto, sentemo kaj persona historio, Emma Bonino kapablos, pli ol iu ajn alia, alfronti la politikajn elektojn kaj la operaciajn decidojn sin proponantajn tutmonde en tiom da landoj, taŭzitaj de milito-dramoj, de internaj dividiĝoj kaj de perfortaj kontraŭstaroj politikaj kaj ankaŭ etnaj kaj religiaj. La sperto, kiun ŝi akumulis dum tiom da tragikaj krizostatoj estos por ŝi fidinda gvidilo ankaŭ en jena engaĝa kaj malfacila cirkonstanco." |