(www.radicalparty.org) DOCUMENTS ON: INTERNATIONAL LANGUAGE / DOC.TYPE: RESOLUTION (ALSO MOTIONS)
send this page | invia questo testo


12/02/2004 | Interpelacio deponita de la radikala Eu-deputito Marco Cappato ĉe Eu-komisiono



Titolo: La rolo de Esperanto por efike gardi lingvan egalecon.

Konsiderante, ke, dum diskutado de la raporto Prets (A5-0477/2003), okazinta en Strasburgo 2004-01-13, Eu-komisionanino Viviane Reding deklaris, ke: ".. multlingvismo inkludas tiujn niajn lingvojn kiuj ne estas oficialaj, sed certe ne Esperanton, ĉar ni havas sufiĉe da vivantaj lingvoj spertantaj malfacilaĵojn, por ke oni kreu, krome, lingvojn artefaritajn";

[originale: ".. le multilinguisme inclut nos langues qui ne sont pas officielles, mais sûrement pas l'espéranto, parce que nous avons assez de langues vivantes qui sont en difficulté pour créer, à côté de cela, des langues artificielles";]

Konsiderante, ke, dum la lastaj 115 jaroj, milionoj da homoj parolis, kaj parolas, Esperanton, kiu hodiaŭ estas plene evoluinta lingvo, kun parolkomunumo tutmonda kaj esprimilaro kompleta; kaj ke, tial, tute ne temas pri "kreado" de nova lingvo, des malpli de "artefarita" lingvo;

Konsiderante, ke, en 1954, Ĝenerala Konferenco de Unesko agnoskis, ke Esperanto respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko; kaj, ke, en 1985, la sama Ĝenerala Konferenco de Unesko alvokis al la Membro-ŝtatoj kaj al la internaciaj organizaĵoj antaŭenigi instruadon de Esperanto en la lernejoj, kaj ĝian uzadon en internaciaj aferoj;

Konsiderante la enEŭropan potencon de la angla lingvo, kiu superregas sur la eŭropaj merkatoj kaj de kultur-produktado kaj de komercaj konsultadservoj; kaj konsiderante la konstantan neefikecon de la ĝisnunaj lingvo-politikoj de Eu-komisiono;

- Kiel Eu-komisiono intencas gardi lingvan kaj kulturan egalecojn en Eŭropo?

- Laŭ kiuj kriterioj Eu-komisiono mezuros la efikon de siaj lingvo-politikoj?

- Ĉu Eu-komisiono intencas instigi la Membro-ŝtatojn - aŭ agi mem - por plenumi la alvokon de Ĝenerala Konferenco de Unesko (23 C/114) ".. enkonduki studprogramon pri la lingvo-problemo kaj pri Esperanto en siajn lernejojn kaj altlernejajn instituciojn"?
OTHER LANGUAGES
Interrogazione presentata dall'euro-deputato radicale Marco Cappato alla Commissione europea il 12 febbraio 2003. Il ruolo dell'esperanto per preservare efficacemente l'eguaglianza linguistica.