(www.radicalparty.org) DOCUMENTS ON: RADICALS / DOC.TYPE: LETTERS
send this page | invia questo testo


09/07/2004 | Alvoko por defendo de la konsult-statuso de Transnacia radikala partio ĉe Ekosok de Unuiĝintaj nacioj.

Kara amiko,
kiel vi, eble, jam scias, 2004-07-21 'Ekonomia kaj socia konsilio de Unuiĝintaj nacioj', kun kiu Trp havas unuarangan konsult-statuson, voĉdonos (itale) pri peto de Vjetnamujo nin tri jarojn elpeli.

Vi bone konas kion Trp sukcesis plenumi kiel Neregistara organizaĵo, ekde 1995 ĝis hodiaŭ. Pensu nur pri: 'Internacia krim-kortumo'; la batalo kontraŭ mortpuno; la kontraŭprohibiciismaj iniciatoj; la agadoj ĉe la sidejoj de Unuiĝintaj nacioj en Ĝenevo, Vieno kaj Novjorko, dum kiuj ni donis al reprezentantoj de subpremataj popoloj la ŝancon paroli ni-reprezente.

Ĉiuj konsentas, ke Trp estas grava, ke, sen la radikaluloj, la mondo ne estus la sama. Kaj, ke tio veras evidentas el la fakto, ke potenca reĝimo kia Vjetnamujo volas ni-eliminon, ĉar ni bataladis kaj por la religi-libero kaj por la rajtoj de la Montanjarda gento, kiu jardekojn estas masakrata far la Hanoj-reĝimo.

Kiel antaŭ tri jaroj okazis pri la postulo de Rusio, hodiaŭ ni deziras montri, ke pravo situas ĉe la civilaj kaj politikaj rajtoj por ĉiuj, kaj ĉe demokratio; kaj ni deziras kontraŭstari la Vjetnamujan peton per politikaj iloj.

En la nunaj tagoj ni estas laborantaj por preventi la plej malbonan eblan rezulton: nian elpelon; kaj, ni skribas al vi por peti vian subtenon:

Subskribu kaj subskribigu jenan alvokon
Aliĝu kaj aliĝigu viajn amikojn al Trp

Ĉiujn batalojn en kiuj ni engaĝiĝis, ni realigis ankaŭ danke al la unuaranga konsult-statuso kiujn ni ĝuas ĉe Unuiĝintaj nacioj: ni volus ankaŭ estonte daŭrigi, kaj tial ni estas persiste strebantaj, por ke la voĉdono de 2004-07-21 estu al ni favora. Nia malvenko estus, antaŭ ĉio, malvenko por demokratio kaj por la homrajt-defenda sistemo ene de Unuiĝintaj nacioj.

Ni certas, ke vi bonvolos kontribui.

Tutkoran saluton.


Sergio Stanzani
Prezidanto

Danilo Quinto
Trezoristo
OTHER LANGUAGES
Appello in difesa dello status consultivo del PRT. Lettera del Presidente e del Tesoriere del Prt
Appel en défense du statut consultatif du Parti Radical Transnational auprès de l'ECOSOC des Nations Unies
Appeal to Support the Transnational Radical Party in view of the ECOSOC Vote on the Vietnamese Request to Suspend its Consultative Status for three Years
Llamamiento en defensa del estatuto consultivo del Partido Radical Transnacional ante el ECOSOC de las Naciones Unidas