(www.radicalparty.org) DOCUMENTS ON: DRUGS / DOC.TYPE: QUESTIONS (EP)
send this page | invia questo testo


18/10/2004 | FUMIZADO EN KOLOMBIO: INTERPELACIO DE MARCO PANNELLA KAJ EMMA BONINO AL EŬROP-UNIA KOMISIONO

2004-10-04 oni antaŭvidas relanĉo de programo por elradikigo de kokao-foliaro en la Kolombia regiono Sierra Nevada. Konsiderante la dramajn reflektiĝojn de fumizado sur la loĝantaron de la koncernataj landopartoj kaj la unikajn mediajn tiuregionajn apartaĵojn, kaj konante la starpunkton kontraŭan al fumizado plurfoje esprimita de Eu-komisionano Patten nome de Eu-komisiono ankaŭ responde al interpelacioj de radikalulaj kolegoj la pasintan leĝfar-periodon, oni demandas:

- Kiel Eu-komisiono intencas agi koncerne Kolombian registaron por ke ne re-ekigu fumizadon, kaj, male, eklanĉu aron da renkontiĝoj kun la kultivantoj ne tiu kontraŭleĝa vegetaĵo por diskuti alternativajn manierojn mastrumi la problemon?

- Ĉu Eu-komisiono ne opinias, ke, post 40jara prohibiciisma fiaskaro, ĝustatempas por esplori kiel ebligi produktadon kuracan, tradician aŭ 'religian' de la derivaĵoj de kokao-foliaro, kiel permesate de la artikoloj 23 kaj 27 de la Konvencio pri substancoj stuporigaj kaj psikostimulaj de 1961, kaj kiel proponite de multenombraj lokaj komunumoj?
OTHER LANGUAGES
Fumigazioni in Colombia interrogazione di Marco Pannella e Emma Bonino alla Commissione