(www.radicalparty.org) DOCUMENTS ON: DRUGS / DOC.TYPE: QUESTIONS (EP)
send this page | invia questo testo


18/10/2004 | INTERPELACIO DE MARCO PANNELLA KAJ EMMA BONINO PRI ELRADIKIGO DE KOKAO EN BOLIVIO

2004-09-08 Bolivia registaro publikigis sian strategion pri lukto kontraŭ drogo-ŝakrado por 2004-2008. Laŭ informoj el loka gazetaro, la plano postulus investon je ĉirkaŭ 900 eŭr-millionoj, el kiuj dekono pagota far Bolivia registaro, la cetero far internaciaj donacontoj.

Dum oni ne certas pri la areo kultivota je kokao-foliaro por persona aŭ tradicia uzado, klaras, ke alpreno de la leĝo 1008, kiu reduktus al 12.000 la nombron da hektaroj laŭleĝe kultiveblaj, startigis aron da kunpuŝiĝoj, kiuj 2004-09-28 mortigis unu kaj vundis dudekon da homoj.

Tial, ke estas konata la persistemo de la popola kontraŭstaro kontraŭ la leĝo 1008, kaj, ke antaŭvideblas risko de ebla akcelo de sangaj kunpuŝiĝoj, similaj al tiuj de 2003, kiam polico malproporcie reagis, oni demandas:

 Kiel, kaj kiurimede, Eŭrop-unia komisiono intencas partopreni en la 'strategio pri kontraŭ-droga ŝakrado' lanĉita de Bolivia registaro?

 Kiel Eŭrop-unia komisiono intencas agi por preventi, ke konfrontiĝo inter la du partioj degeneru en akregajn kunpuŝiĝojn?
OTHER LANGUAGES
Interrogazione di Marco Pannella e Emma Bonino su eradicazione della coca in Bolivia