(www.radicalparty.org) DOCUMENTS ON: RADICALS / DOC.TYPE: PARTY MEETINGS/MOTIONS
send this page | invia questo testo


04/11/2002 | GHENERALA MOCIO.APROBITA DE LA 38a KONGRESO DE TRM

Unuanime aprobita
Unua subskribinto: Marco Cappato

Transnacia radikala partio:

Dankas la albanajn Registaron kaj auhtoritatojn, pro iliaj gastigado kaj ebligo de la Kongreso en Tirano kaj pro ilia aktiva partopreno en ties laboroj.

Memorigante la gheneralan mocion aprobitan je la unua sesio de la 38a Kongreso, aparte salutas la reprezentantojn kaj elstarulojn de subpremataj popoloj kiuj elektis Transnacian radikalan partion – kun ties celo konsistigi Tutmondan organizajhon de demokratio - kiel fundamentan ilon utilan ankauh por siaj respektivaj senperfortaj luktoj por firmigo de rajtoj homaj, civilaj kaj politikaj.

Memorigante, ke la antauhparolo de sia Statuto proklamas rajton kaj juron ankauh politikaj rajto kaj juro de Radikala partio kaj agnoskas en rajt- kaj jur-respekto nesuperebla legitimec-fonto de la institucioj.

Reproklamante la devon malobei, ne-kunlabori, konscience-objheti, plejaltforme senperforte luktadi por defendi – persiavive - vivon, rajton, juron.

Pluafoje alvokante sin mem - kaj chiun homon espereman je vivo kaj paco, justo kaj libero – por strikte respekti kaj aktive defendi du fundamentajn leghojn kiaj: 'Deklaracio de la hom-rajtoj' kaj 'Euhropa konvencio de la hom-rajtoj', kun la Shtat-konstitucioj respektantaj la principaron de ambauh Chartoj.

Konsiderante ke:

La ekvalidigho de la Roma Statuto ekde 2002-07-01 estas la kronado de la politika projekto celanta naskon de Internacia krim-kortumo - iniciatita 1993-07 de Transnacia radikala partio kaj de 'Kie senjustas, neeblas paco', en tiama esence indiferenta internacia etoso - por provizi internaciajn jur-sistemon kaj instituciojn per juraj iloj garantiivaj aplikadon de la ekzistanta normaro koncernanta genocidon, milit-krimojn kaj kontrauh-homarajn / malhumanajn krimojn.

La internacia kampanjo iniciatita en 1993 de Transnacia radikala partio kaj de 'Kie senjustas, neeblas paco' por tutmonda moratorio de mortpuno
estigos grandskalan mobilizon okaze de la venontjara Un-a Ghenerala asembleo, por ke Euhrop-unio decidu prezenti kaj vochdonigi rezolucion -- tiun celon realigontan.

Ekde pli ol 50 jaroj, la plej gravaj internaciaj kaj regionaj institucioj, inter kiuj Unuighintaj nacioj, alprenis universalajn Deklarojn, internaciajn traktatojn kaj intenco-deklarojn kiuj agnoskas la ekziston de rajtoj homaj, civilaj kaj politikaj, por chiuj ter-loghantoj, sisteme malrespektataj de la plejparto de la Shtatoj.

Alarme sisteme konstateblas zorgiga erodo de demokratio pro malrespekto de la jur-principo, sur kiu bazighas la reale-demokrataj landoj.


Taksas, ke:

La militeskaj intervenoj - kelkfoje necesaj por garantii internaciajn pacon kaj sekuron kaj plenumeblaj de unuopaj Shtatoj, de Nato auh mandate de Unuighintaj nacioj – ne plu adekvatas al la nepluprokrastebla neceso antauhenpushi demokration kaj liberon kie regas totalismaj, diktatoraj kaj auhtoritatismaj reghimoj.

Reale demokratiaj landoj Nato-anaj, ekde la venonta Nato-vertkunveno okazonta en Prago 2003-11-22..23, aldonu - al la tradiciaj analizo kaj evoluigo de armilaro kaj de milit-strategioj – la elekton antauhenpushi demokration kiel prioritatan strategian elekton por batali kaj longefike venki tiujn kiuj atencas internaciajn pacon kaj sekuron.

Iniciatendas tutmonda organizajho de la demokratioj kiu alprenu kiel propran nepluprokrasteblan politikan prioritaton, establon de 'Tutmonda organizajho de la demokratio', kiel ilo efektivigiva internaciajn jurajn normojn koncerne hom-rajtojn, kiuj, se ili plurestados malviva litero, antauhanoncas pluajn homajn kaj malhumanajn tragediojn por granda parto de la ter-loghantaro.

La celo naski 'Tutmondan organizajhon de la demokratioj' por establi 'Tutmondan organizajhon de la demokratio' estas la sola ilo kapabla "militdeklari" al la profundaj kauhzoj de la perarmilaj konfliktoj kaj de la terorismoj, kiuj sangobanis tioman parton de la pasinta jarcento kaj plukarakterizas ankauh la komencon de la nova jarcento: malesto de demokratio kaj libero por miliardoj da homoj kiuj vivas sub diktatoraj kaj auhtoritatismaj reghimaj.


Rekonas:

En la 'Dua interregistara konferenco de la komunumo de la demokratioj', okazonta 2002-11-10..12 en Seulo, Sud-Koreo, kaj en la samtempa kunveno de Nro-j, la unuan internacian forumon che kiu prezentighu la projekto pri starigo de 'Tutmonda organizajho de la demokratioj' por establo de 'Tutmonda organizajho de demokratio'

Decidas proponi al 'Neregistara forumo' de la dua konferenco de 'Komunumo de la demokratioj' kaj – per kontaktoj kun registaraj delegacioj – ankauh al 'Registara forumo', alprenon de jena projekto:


1. Formalan establon de konstanta Sekretariato de la 'Komunumo de la demokratioj', konsistanta el reprezentantoj de la kunvokanta landaro, taskota: elplenumi la 'Varsovian deklaron' de 2000 kaj la Agadplanon alprenotan de la Seula konferenco; prilabori projekton kiu, per 'Interregistaraj prepar-konferencoj' povu poste celatingi kunvokon de Diplomat-konferenco kondukunta al formala establo de 'Tutmonda organizajho de demokratio'.

2. Formalan establon de 'Demokrati-kauhkusoj', tio estas grupoj de demokratiaj landoj, ene de la Un-sistemo kaj de aliaj regionaj internaciaj organizajhoj, kiaj Euhrop-konsilio kaj 'Organizajho de amerikaj shtatoj', ekde kio estis sankciita en la 'Varsovia deklaro' kaj en la kunkomunikajho eldirita 2000-09 de la Prieksterlandaj ministroj de la kunvokanta landaro; la kauhkusoj devus kunvokighi almenauh sesfoje jare, por alfronti la temon kiel aplikigi efektive la chartojn establintajn tiujn internaciajn organizajhojn.

3. Ene de la koncernaj internaciaj institucioj kaj de 'Demokrati-kauhkusoj' - kaze de elektoj de Shtatoj en ties organojn kaj de ekspertizistoj en ties kontrol-organojn - oni prioritate alprenu kiel kriterion la respekton de hom-rajtoj kaj de demokrataj principoj.

4. Iniciati, kaj ene de 'Komisiono pri hom-rajtoj' kaj ene de 'Ghenerala asembleo', rezoluciojn celantajn establi Prepar-komitaton taskotan prezenti proponojn por nova segmento de internacia juro naskontiva 'Tutmondan organizajhon de demokratio'.

5. Che Unuighintaj nacioj favori iniciatojn kiuj, ankauh per rezolucioj alprenitaj de 'Ghenerala asembleo', agnosku respondecon al Sekur-konsilio kie sistema malrespekto de hom-rajtoj, demokratio kaj jurshtateco estas konsiderata minaco al internaciaj paco kaj sekuro.
OTHER LANGUAGES
MOZIONE GENERALE
GENERAL MOTION APPROVED BY THE 38TH CONGRESS OF THE TRP
GENERAL MOTION APPROVED BY THE 38TH CONGRESS OF THE TRP
CONGRES PR : LA MOTION GENERALE APPROUVEE
CONGRESO PR: LA MOCION GENERAL HA SIDO APROBADA