(www.radicalparty.org) DOCUMENTS ON: SUDAN / DOC.TYPE: LETTERS |
send this page | invia questo testo |
21/06/2004 | Letero de Prezidanto de Transnacia radikala partio, Sergio Stanzani kaj de ties Trezoristo, Danilo Quinto, al la Prezidantaro de Sekur-konsilio pri la krizo en Darfuro, Sudano. |
Lauro L. Baja, Jr. Prezidanto Sekur-konsilio de Unuiĝintaj nacioj Daŭra misio de Filipinoj ĉe Unuiĝintaj nacioj 556 5th Avenue New York, NY 10036 Romo, 2004-06-21 Estimata Ambasadoro. Nome de Transnacia radikala partio ni skribas al Vi hodiaŭ por Vin alvoki, ke Sekur-konsilio urĝe plejatentu kaj firme intervenu por fini la krizon en Sudano, kie centmiloj da homoj riskas esti murdataj, seksperfortataj, torturataj, deportataj en koncentrejojn aŭ ekzilataj. Ni priatentadis la lastajn evoluojn, kiujn la internacia gazetaro raportadis, tre malfacile, pri la krizo kaj pri la ĵusa deklaro de la prezidanto Omar al-Bashir, kiu trudas tujan senarmiĝon de ĉiuj ribelaj fortoj kaj respektadon de la pafopaŭzo interkonsentita 2004-04-08 en Kenjo. Ni opinias, ke tiu deklaro - ne sekvita de forta kaj tuja agado de la internacia komunumo - riskas esti, ne nur nesufiĉa, sed ankaŭ eksterordinare danĝera, kaj ebligas al la registar-favora milicio ĝian strategion prigenocidi la Darfur-regionajn tute senarmilajn minoritatojn kaj eksporti la konflikton en la proksiman Ĉadon. Kvankam ni samopinias kun Un-a Ĝenerala sekretario Kofi Annan, kiu asertas, ke unuavice la Sudana registaro respondecas senarmigi la ribelajn fortojn kaj faciligi liberan aliron de la humanaj helpoj tiuregionen, tamen ni opinias necesa kaj urĝa jenon: ke Sekur-konsilio alprenu rezolucion, kiu kondamnu la adan etno-purigon kaj ĝin ĉesigu, sendante internacian humanan mision al Kartumo kaj Darfuro kaj starigante fakular-komisionon, kiu enketu pri malrespektado de la internacia juro. Fakte, laŭ pluraj kredindaj fontoj, interaliaj la raporto verkita de "Human Rights Watch" (Homrajt-observejo), la registaro ne favoras liberan aliron de humanaj hekpoj, nek eniron de observantoj kaj de la internacia gazetaro, sed, male, ĝi subtenas enpenetrojn en tiun regionon de la milicianoj Janjaweed, kiuj plenumas ĉiajn kruelaĵojn kontraŭ la civila loĝantaro. Estimata Ambasadoro, estas nia devo ne forgesi la viktimojn de la jam tromultaj genocidoj, kiujn la homaro prirespondecis. La plejbona maniero neforgesi estas ĝustatempe kaj respondece agi, uzante ĉiujn ilojn necesajn por restarigi tiuregione internacian laŭleĝon, haltigi tiun masakron kaj doni tujan asistadon al la civila loĝantaro. Atendante Vian respondon, ni Vin petas senti vin libera transdoni kopion de jena letero al ĉiuj membroj de Sekur-konsilio. Tutkore. Sergio Stanzani Prezidanto Danilo Quinto Trezoristo |